Kavalira libro

Kovrilpaĝo de la kastillingva traduko de Tirante el Blanco, 1511, unu de la tri kavaliraj libroj savitaj de Cervantes el la bruliga fajro en Don Kiĥoto.

La Kavaliraj libroj, en hispana novela de caballerías (kie caballerías estis heroaj agoj de kavaliro) estas literatura ĝenro en prozo, de granda sukceso kaj populareco en Hispanio kaj Portugalio en la 16a jarcento, kies ekzemplo estas la sekva sukceso de Miguel de Cervantes per lia verko Kiĥoto. Oni verkis kavalirajn librojn ekde la fino de la 15a jarcento al 1602 kaj ili ekperdis sian popularecon ĉirkaŭ 1550. La lasta origina libro, Policisne de Boecia, estis publíkigita en 1602, sed multaj el la kavaliraj libroj plue estis reeldonitaj dum la tuta 17a jarcento. Ili estis popularaj ankaŭ en Francio, en diversaj ŝtatoj de Italio kaj aliaj eŭropaj landoj, krom en Iberio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy